Cotton Tail estas ĵaz-komponaĵo de Duke Ellington el l jaro 1940, kiu fariĝis ĵaza normkanto. Ĝi apartenis al serio da pecoj, kiujn la pianisto kun sia orkestro surbendigis marton kaj oktobron de 1940 por diskeldonejo Victor, kiel Concerto for Cootie, Ko-Ko, Bojangles, Harlem Air Shaft, Warm Valley kaj In a Mellow Tone, la klasikaĵoj de la „Blanton-Webster-Band“, kiun ege stampis la novaj membroj Jimmy Blanton, Ben Webster kaj Billy Strayhorn. Duke Ellington verkis Cotton Tail en 1940 post sia vojaĝo tra Eŭropo.[1] kaj kiel prezentaĵo por sia nova saksofonisto Ben Webster.